-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
16
|Jeremías 31:16|
Tiele diras la Eternulo:Detenu vian vocxon de plorado kaj viajn okulojn de larmoj; cxar ekzistas rekompenco por via laboro, diras la Eternulo, kaj ili revenos el la lando de la malamiko.
-
17
|Jeremías 31:17|
Kaj ekzistas espero por via idaro, diras la Eternulo, kaj la filoj revenos en siajn limojn.
-
18
|Jeremías 31:18|
Mi auxdis, kiel Efraim diras pentante:Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertigxos; cxar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio.
-
19
|Jeremías 31:19|
Kiam mi konvertigxis, mi pentis; kaj kiam mi estis punita, mi batis min sur la femurojn; mi hontis kaj mi rugxigxis, cxar mi portas la malhonoron de mia juneco.
-
20
|Jeremías 31:20|
CXu Efraim ne estas Mia kara filo, Mia amata infano? cxar kion ajn Mi parolis pri li, Mi tamen ankoraux rememoras lin; tial Mia interno afliktigxas pri li; Mi certe korfavoros lin, diras la Eternulo.
-
21
|Jeremías 31:21|
Starigu al vi gvidajn sxtonojn, arangxu al vi vojsignojn, atentu la vojon, laux kiu vi iris; revenu, virgulino de Izrael, revenu en cxi tiujn viajn urbojn.
-
22
|Jeremías 31:22|
GXis kiam vi turnados vin, ho defalinta filino? CXar la Eternulo kreis ion novan sur la tero:virino cxirkauxos viron.
-
23
|Jeremías 31:23|
Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Ankoraux oni parolos jenajn vortojn en la Juda lando kaj en gxiaj urboj, kiam Mi revenigos iliajn kaptitojn:La Eternulo vin benu, ho logxejo de justeco, sankta monto!
-
24
|Jeremías 31:24|
Kaj logxos apud gxi Jehuda kune kun cxiuj siaj urboj, la terkultivistoj kaj la vagantoj kun pasxtataroj.
-
25
|Jeremías 31:25|
CXar Mi sensoifigos animon lacan, kaj cxiun animon malgxojan Mi satigos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5