-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|Jeremías 28:9|
Se profeto antauxdiris pacon, tiam post la plenumigxo de la vorto de la profeto oni ekkonis lin kiel profeton, kiun vere sendis la Eternulo.
-
10
|Jeremías 28:10|
Kaj la profeto HXananja deprenis la jugon de la kolo de la profeto Jeremia kaj rompis gxin.
-
11
|Jeremías 28:11|
Kaj HXananja diris antaux la okuloj de la tuta popolo jene:Tiele diras la Eternulo:Simile al cxi tio Mi rompos la jugon de Nebukadnecar, regxo de Babel, post du jaroj, deprenante gxin de la kolo de cxiuj popoloj. Kaj la profeto Jeremia iris sian vojon.
-
12
|Jeremías 28:12|
Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la profeto HXananja forrompis la jugon de la kolo de la profeto Jeremia:
-
13
|Jeremías 28:13|
Iru kaj diru al HXananja jene:Tiele diras la Eternulo:Jugon lignan vi rompis, sed vi faru anstataux gxi jugon feran.
-
14
|Jeremías 28:14|
CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Feran jugon Mi metis sur la kolon de cxiuj tiuj popoloj, ke ili servu al Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ili servos al li; ecx la bestojn de la kampo Mi transdonis al li.
-
15
|Jeremías 28:15|
Tiam la profeto Jeremia diris al la profeto HXananja:Auxskultu, HXananja; la Eternulo vin ne sendis, kaj vi kredigas al cxi tiu popolo malverajxon.
-
16
|Jeremías 28:16|
Pro tio tiele diras la Eternulo:Jen Mi forigos vin de sur la tero; en cxi tiu jaro vi mortos, cxar vi parolis kontraux la volo de la Eternulo.
-
17
|Jeremías 28:17|
Kaj la profeto HXananja mortis en tiu jaro, en la sepa monato.
-
1
|Jeremías 29:1|
Jen estas la vortoj de la letero, kiun la profeto Jeremia sendis el Jerusalem al la plej gravaj plejagxuloj, kiuj estis forkondukitaj, kaj al la pastroj, al la profetoj, kaj al la tuta popolo, kiujn Nebukadnecar forkondukis el Jerusalem en Babelon
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Juan 1-1