-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
12
|Jeremías 33:12|
Tiele diras la Eternulo Cebaot:Sur cxi tiu loko, kiu dezertigxis tiel, ke tie ne trovigxas homo nek bruto, kaj en cxiuj gxiaj urboj denove trovigxos logxejoj de pasxtistoj, kiuj ripozigos tie siajn sxafojn;
-
13
|Jeremías 33:13|
en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, en la urboj de la sudo, en la lando de Benjamen, en la cxirkauxajxo de Jerusalem, kaj en la urboj de Judujo denove pasados sxafoj sub la mano de kalkulanto, diras la Eternulo.
-
14
|Jeremías 33:14|
Jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi plenumos la bonan vorton, kiun Mi diris pri la domo de Izrael kaj pri la domo de Jehuda.
-
15
|Jeremías 33:15|
En tiuj tagoj kaj en tiu tempo Mi elkreskigos al David markoton virtan, kiu faros jugxon kaj justecon sur la tero.
-
16
|Jeremías 33:16|
En tiu tempo Judujo estos savita, kaj Jerusalem ekvivos sendangxere, kaj oni nomos gxin jene:La Eternulo estas nia justeco.
-
17
|Jeremías 33:17|
CXar tiele diras la Eternulo:Ne mankos cxe David viro, sidanta sur la trono de la domo de Izrael.
-
18
|Jeremías 33:18|
Kaj cxe la pastroj Levidoj neniam mankos antaux Mi viro, alportanta bruloferon kaj fumiganta farunoferon kaj faranta bucxoferon.
-
19
|Jeremías 33:19|
Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:
-
20
|Jeremías 33:20|
Tiele diras la Eternulo:Se oni povos cxesigi Mian interligon pri la tago kaj Mian interligon pri la nokto, kaj la tago kaj nokto ne estu en sia tempo:
-
21
|Jeremías 33:21|
tiam povos esti cxesigita Mia interligo kun Mia servanto David, ke ne estu cxe li filo, regxanta sur lia trono, kaj kun la Levidoj pastroj, Miaj servistoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5