-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
22
|Jeremías 33:22|
Kiel nekalkulebla estas la armeo de la cxielo kaj nemezurebla la sablo de la maro, tiel Mi multigos la idaron de Mia servanto David, kaj la Levidojn, kiuj faras servadon al Mi.
-
23
|Jeremías 33:23|
Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:
-
24
|Jeremías 33:24|
CXu vi ne vidas, kiel cxi tiu popolo parolas kaj diras:La du gentojn, kiujn la Eternulo elektis, Li forpusxis? Kaj ili malestimas Mian popolon, kvazaux gxi jam ne estus popolo antaux ili.
-
25
|Jeremías 33:25|
Tiele diras la Eternulo:Se Mi ne farus interligon pri tago kaj nokto kaj Miajn legxojn pri la cxielo kaj la tero,
-
26
|Jeremías 33:26|
tiam Mi forpusxus la idaron de Jakob kaj de Mia servanto David, ne prenante el lia idaro regantojn super la idaro de Abraham, Isaak, kaj Jakob; cxar Mi revenigos iliajn forkaptitojn kaj kompatos ilin.
-
1
|Jeremías 34:1|
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj lia tuta militistaro, kaj cxiuj regnoj de la tero, kiuj estis sub la regado de lia mano, kaj cxiuj popoloj militis kontraux Jerusalem kaj kontraux cxiuj gxiaj urboj:
-
2
|Jeremías 34:2|
Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Iru kaj parolu al Cidkija, regxo de Judujo, kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos cxi tiun urbon en la manon de la regxo de Babel, kaj li forbruligos gxin per fajro;
-
3
|Jeremías 34:3|
kaj vi ne savigxos el lia mano, sed vi estos kaptita kaj transdonita en lian manon, kaj viaj okuloj rigardos la okulojn de la regxo de Babel, kaj lia busxo parolos kun via busxo, kaj vi iros en Babelon.
-
4
|Jeremías 34:4|
Tamen auxskultu la vorton de la Eternulo, ho Cidkija, regxo de Judujo:Tiele diras la Eternulo pri vi:Vi ne mortos de glavo;
-
5
|Jeremías 34:5|
vi mortos en paco; kaj kiel oni faris brulon al viaj patroj, la antauxaj regxoj, kiuj estis antaux vi, tiel oni faros brulon al vi, kaj oni priploros vin:Ho ve, sinjoro! CXar Mi parolis la vorton, diras la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5