-
-
Esperanto
-
-
1
|Josué 11:1|
Kiam tion auxdis Jabin, regxo de HXacor, li sendis al Jobab, regxo de Madon, kaj al la regxo de SXimron kaj al la regxo de Ahxsxaf,
-
2
|Josué 11:2|
kaj al la regxoj, kiuj logxis norde sur la monto, kaj sur la stepo sude de Kinerot, kaj sur la malaltajxo, kaj en Nafot-Dor apud la maro,
-
3
|Josué 11:3|
al la Kanaanidoj oriente kaj okcidente, kaj al la Amoridoj kaj HXetidoj kaj Perizidoj, kaj Jebusidoj sur la monto, kaj al la HXividoj sub HXermon en la lando Micpa.
-
4
|Josué 11:4|
Kaj eliris ili kaj ilia tuta militistaro kun ili, granda nombro da homoj, kiel la sablo sur la bordo de la maro, kaj tre multe da cxevaloj kaj cxaroj.
-
5
|Josué 11:5|
Kaj kunigxis cxiuj tiuj regxoj, kaj venis kaj starigis siajn tendarojn kune apud la akvo Merom, por batali kontraux Izrael.
-
6
|Josué 11:6|
Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu ilin, cxar morgaux en cxi tiu tempo Mi transdonos ilin cxiujn mortigotajn al Izrael; iliajn cxevalojn vi lamigos, kaj iliajn cxarojn vi forbruligos per fajro.
-
7
|Josué 11:7|
Kaj eliris kontraux ilin Josuo kune kun cxiuj militistoj subite al la akvo Merom, kaj jxetis sin sur ilin.
-
8
|Josué 11:8|
Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Izraelidoj, kaj cxi tiuj batis ilin, kaj persekutis ilin gxis Granda Cidon kaj gxis Misrefot- Maim, kaj gxis la valo de Micpe oriente, kaj batis ilin tiel, ke ili lasis al ili neniun restanton.
-
9
|Josué 11:9|
Kaj Josuo agis kun ili tiel, kiel diris al li la Eternulo:iliajn cxevalojn li lamigis, kaj iliajn cxarojn li forbruligis per fajro.
-
10
|Josué 11:10|
Kaj en tiu tempo Josuo iris returne, kaj prenis HXacoron, kaj gxian regxon li mortigis per glavo; cxar HXacor antauxe estis la cxefa el cxiuj tiuj regnoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13