-
-
Esperanto
-
-
1
|Josué 9:1|
Kaj kiam auxdis cxiuj regxoj, kiuj logxis trans Jordan, sur la monto kaj en la valo, kaj sur la tuta bordo de la Granda Maro kontraux Lebanon, la HXetidoj, kaj la Amoridoj, la Kanaanidoj, la Perizidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj,
-
2
|Josué 9:2|
ili kolektigxis kune, por militi unuanime kontraux Josuo kaj kontraux Izrael.
-
3
|Josué 9:3|
Kaj la logxantoj de Gibeon auxdis, kion faris Josuo al Jerihxo kaj al Aj,
-
4
|Josué 9:4|
kaj ili ankaux faris ruzajxon:ili iris kaj provizis sin per mangxajxoj, kaj metis malnovajn sakojn sur siajn azenojn kaj malnovajn dissxiritajn kaj flikitajn vinsakojn;
-
5
|Josué 9:5|
kaj sxuoj malnovaj kaj flikitaj estis sur iliaj piedoj, kaj vestoj malnovaj estis sur ili, kaj ilia tuta pano estis malfresxa kaj sximigxinta.
-
6
|Josué 9:6|
Kaj ili iris al Josuo en la tendaron cxe Gilgal, kaj diris al li kaj al la tuta Izrael:El lando malproksima ni venis; faru do kun ni interligon.
-
7
|Josué 9:7|
Kaj la Izraelidoj diris al la HXividoj:Eble vi logxas apude de ni; kiel do ni povas fari kun vi interligon?
-
8
|Josué 9:8|
Kaj ili diris al Josuo:Ni estas viaj sklavoj. Kaj Josuo diris al ili:Kiuj vi estas? kaj el kie vi venas?
-
9
|Josué 9:9|
Kaj ili diris al li:El lando tre malproksima venis viaj sklavoj pro la nomo de la Eternulo, via Dio; cxar ni auxdis Lian gloron, kaj cxion, kion Li faris en Egiptujo,
-
10
|Josué 9:10|
kaj cxion, kion Li faris al la du regxoj de la Amoridoj transe de Jordan, al Sihxon, regxo de HXesxbon, kaj al Og, regxo de Basxan, kiu logxis en Asxtarot.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13