-
-
Esperanto
-
-
11
|Josué 9:11|
Kaj diris al ni niaj plejagxuloj kaj cxiuj logxantoj de nia lando jene:Prenu en viajn manojn mangxajxon por la vojo, kaj iru renkonte al ili, kaj diru al ili:Ni estas viaj sklavoj; faru do kun ni interligon.
-
12
|Josué 9:12|
CXi tiu nia pano estis varma, kiam ni prenis gxin provize el niaj domoj en la tago, en kiu ni eliris, por iri al vi; kaj nun jen gxi malfresxigxis kaj sximigxis.
-
13
|Josué 9:13|
Kaj cxi tiuj niaj felsakoj kun vino, kiujn ni plenigis novajn, jen ili disfendigxis; kaj cxi tiuj niaj vestoj kaj sxuoj malnovigxis pro la tre longa vojo.
-
14
|Josué 9:14|
Tiam la homoj prenis iom el ilia pano, kaj la Eternulon ili ne demandis.
-
15
|Josué 9:15|
Kaj Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun ili, por lasi ilin vivaj; kaj la cxefoj de la komunumo jxuris al ili.
-
16
|Josué 9:16|
Sed post paso de tri tagoj, post kiam ili faris kun ili interligon, ili ekauxdis, ke ili estas iliaj najbaroj kaj logxas apude de ili.
-
17
|Josué 9:17|
Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj venis al iliaj urboj en la tria tago; iliaj urboj estis Gibeon kaj Kefira kaj Beerot kaj Kirjat-Jearim.
-
18
|Josué 9:18|
Kaj la Izraelidoj ne batis ilin, cxar la estroj de la komunumo jxuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la tuta komunumo ekmurmuris kontraux la estroj.
-
19
|Josué 9:19|
Kaj cxiuj estroj diris al la tuta komunumo:Ni jxuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael, kaj nun ni ne povas tusxi ilin;
-
20
|Josué 9:20|
tion ni faros al ili:ni lasu ilin vivaj, por ke ne trafu nin kolero pro la jxuro, kiun ni jxuris al ili.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7