-
-
Esperanto
-
-
1
|Josué 3:1|
Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj ili elmovigxis de SXitim kaj alvenis al Jordan, li kaj cxiuj Izraelidoj, kaj ili tradormis tie la nokton, antaux ol transiri.
-
2
|Josué 3:2|
Kaj post paso de tri tagoj la oficistoj iris tra la tendaro,
-
3
|Josué 3:3|
kaj ordonis al la popolo, dirante:Kiam vi ekvidos la keston de interligo de la Eternulo, via Dio, kaj la pastrojn Levidojn, kiuj portas gxin, tiam ekmovigxu de viaj lokoj kaj iru post ili.
-
4
|Josué 3:4|
Sed inter vi kaj gxi devas esti interspaco de cxirkaux du mil ulnoj da mezuro; ne alproksimigxu al gxi, por ke vi sciu la vojon, laux kiu vi devas iri; cxar vi ne iris laux tiu vojo antauxe.
-
5
|Josué 3:5|
Kaj Josuo diris al la popolo:Sanktigu vin, cxar morgaux la Eternulo faros inter vi miraklojn.
-
6
|Josué 3:6|
Kaj Josuo diris al la pastroj jene:Prenu la keston de interligo, kaj preteriru antaux la popolo. Kaj ili prenis la keston de interligo, kaj preteriris antaux la popolo.
-
7
|Josué 3:7|
Kaj la Eternulo diris al Josuo:En cxi tiu tago Mi komencos altigi vin antaux la okuloj de la tuta Izrael, por ke ili sciu, ke kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi.
-
8
|Josué 3:8|
Kaj vi ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de interligo, dirante:Kiam vi venos al la rando de la akvo de Jordan, tiam starigxu en Jordan.
-
9
|Josué 3:9|
Kaj Josuo diris al la Izraelidoj:Aliru cxi tien, kaj auxskultu la vortojn de la Eternulo, via Dio.
-
10
|Josué 3:10|
Kaj Josuo diris:Per tio vi ekscios, ke la vivanta Dio estas inter vi, kaj ke Li forpelos de antaux vi la Kanaanidojn kaj la HXetidojn kaj la HXividojn kaj la Perizidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la Jebusidojn:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19