-
-
Esperanto
-
-
1
|Josué 14:1|
Kaj jen estas, kion la Izraelidoj ekposedis en la lando Kanaana, kaj kion posedigis al ili la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj de la triboj de Izrael.
-
2
|Josué 14:2|
Laux loto ili donis posedajxon, kiel ordonis la Eternulo per Moseo, al la naux triboj kaj duono.
-
3
|Josué 14:3|
CXar Moseo donis al du triboj kaj duono posedajxon transe de Jordan; kaj al la Levidoj li ne donis posedajxon inter ili;
-
4
|Josué 14:4|
cxar la idoj de Jozef estis du triboj, Manase kaj Efraim; kaj al la Levidoj oni ne donis parton en la lando, sed nur urbojn por logxado, kune kun iliaj antauxurboj por iliaj brutoj kaj por ilia havo.
-
5
|Josué 14:5|
Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj kaj dividis la teron.
-
6
|Josué 14:6|
Kaj aliris la idoj de Jehuda al Josuo en Gilgal, kaj diris al li Kaleb, filo de Jefune, Kenizido:Vi scias tion, kion la Eternulo diris al Moseo, la homo de Dio, pri mi kaj pri vi en Kadesx-Barnea.
-
7
|Josué 14:7|
Mi havis la agxon de kvardek jaroj, kiam Moseo, servanto de la Eternulo, sendis min el Kadesx-Barnea, por esplorrigardi la landon; kaj mi alportis al li raporton laux mia konscienco.
-
8
|Josué 14:8|
Kaj miaj fratoj, kiuj iris kun mi, malkuragxigis la koron de la popolo; sed mi obeis la Eternulon, mian Dion.
-
9
|Josué 14:9|
Kaj Moseo jxuris en tiu tago, dirante:La tero, sur kiu pasxis via piedo, estos posedajxo por vi kaj por viaj filoj eterne, cxar vi obeis la Eternulon, mian Dion.
-
10
|Josué 14:10|
Kaj nun jen la Eternulo konservis min viva, kiel Li diris. Nun pasis kvardek kvin jaroj de tiu tempo, kiam la Eternulo diris tion al Moseo, dum Izrael iradis en la dezerto; kaj nun jen mi havas la agxon de okdek kvin jaroj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7