-
-
Esperanto
-
-
1
|Josué 15:1|
La lotajxo de la tribo de la Jehudaidoj laux iliaj familioj estis:cxe la limo de Edom la dezerto Cin, sude, en la suda fino de la lando.
-
2
|Josué 15:2|
Ilia suda limo estis de la fino de la Sala Maro, de la golfo, kiu direktigxas suden.
-
3
|Josué 15:3|
Kaj gxi iras de sude al la altajxo Akrabim kaj pasas tra Cin kaj levigxas de sude gxis Kadesx-Barnea kaj pasas tra HXecron kaj levigxas gxis Adar kaj turnigxas al Karka
-
4
|Josué 15:4|
kaj pasas tra Acmon kaj iras al la torento Egipta; kaj la fino de la limo estas la maro. Tio estu por vi la limo suda.
-
5
|Josué 15:5|
Kaj la limo oriente estas la Sala Maro gxis la fino de Jordan; kaj la limo de la flanko norda estas de la golfo de la maro cxe la fino de Jordan;
-
6
|Josué 15:6|
kaj la limo levigxas al Bet-HXogla kaj pasas norde al Bet-Araba, kaj la limo levigxas al la sxtono de Bohan, filo de Ruben.
-
7
|Josué 15:7|
Kaj la limo levigxas al Debir de la valo Ahxor, kaj norde gxi turnigxas al Gilgal, kiu estas kontraux la altajxo Adumim, kiu estas sude de la torento; kaj la limo pasas al la akvo En-SXemesx kaj finigxas cxe En-Rogel.
-
8
|Josué 15:8|
Kaj la limo levigxas al la valo de la filo de Hinom, cxe la suda flanko de la Jebusidoj, kio estas Jerusalem, kaj la limo levigxas al la supro de la monto, kiu estas okcidente kontraux la valo de Hinom, kiu estas cxe la fino de la valo Refaim norde.
-
9
|Josué 15:9|
Kaj de la supro de la monto la limo turnigxas al la fonto de la akvo Neftoahx kaj iras al la urboj de la monto Efron; kaj la limo turnigxas al Baala, kiu estas Kirjat-Jearim.
-
10
|Josué 15:10|
Kaj la limo turnigxas de Baala okcidenten al la monto SXeir, kaj iras preter la norda flanko de la monto Jearim, kiu estas Kesalon, kaj mallevigxas al Bet-SXemesx kaj iras al Timna;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7