-
-
Esperanto
-
-
11
|Josué 15:11|
kaj la limo iras preter la norda flanko de Ekron; kaj la limo turnigxas al SXikron kaj pasas tra la monto Baala kaj iras al Jabneel; kaj la fino de la limo estas cxe la maro.
-
12
|Josué 15:12|
La okcidenta limo estas la Granda Maro. CXi tiu limo estas la limo de la Jehudaidoj cxirkauxe, laux iliaj familioj.
-
13
|Josué 15:13|
Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la Jehudaidoj, laux la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba, patro de Anak (tio estas HXebron).
-
14
|Josué 15:14|
Kaj Kaleb elpelis el tie la tri filojn de Anak:SXesxaj kaj Ahximan kaj Talmaj, la naskitojn de Anak.
-
15
|Josué 15:15|
Kaj de tie li iris al la logxantoj de Debir; la nomo de Debir antauxe estis Kirjat-Sefer.
-
16
|Josué 15:16|
Kaj Kaleb diris:Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos gxin, al tiu mi donos mian filinon Ahxsa kiel edzinon.
-
17
|Josué 15:17|
Kaj prenis gxin Otniel, filo de Kenaz, frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Ahxsa kiel edzinon.
-
18
|Josué 15:18|
Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno, kaj Kaleb diris al sxi:Kio estas al vi?
-
19
|Josué 15:19|
Kaj sxi diris:Donu al mi benon; cxar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaux akvofontojn. Kaj li donis al sxi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.
-
20
|Josué 15:20|
Jen estas la posedajxo de la tribo de la Jehudaidoj laux iliaj familioj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7