-
-
Esperanto
-
-
1
|Josué 16:1|
Kaj la loto por la Jozefidoj donis:de Jordan kontraux Jerihxo, cxe la akvo de Jerihxo, orienten, la dezerton, kiu etendigxas de Jerihxo gxis la monto Bet-El.
-
2
|Josué 16:2|
Kaj la limo iras de Bet-El gxis Luz, kaj transiras gxis la limo de la Arkanoj al Atarot;
-
3
|Josué 16:3|
kaj gxi mallevigxas okcidenten al la limo de la Jafletidoj, gxis la limo de la malsupra Bet-HXoron kaj gxis Gezer; kaj gxi finigxas cxe la maro.
-
4
|Josué 16:4|
Tion ricevis kiel posedajxon Manase kaj Efraim, filoj de Jozef.
-
5
|Josué 16:5|
Kaj la regiono de la Efraimidoj estis laux iliaj familioj:la limo de ilia posedajxo oriente estis de Atrot-Adar gxis la supra Bet-HXoron.
-
6
|Josué 16:6|
Kaj la limo iras al la maro cxe Mihxmetat norde; kaj la limo turnigxas orienten cxe Taanat-SXilo, kaj trapasas gxin orienten al Janoahx.
-
7
|Josué 16:7|
Kaj gxi mallevigxas de Janoahx al Atarot kaj Naara, kaj tusxas Jerihxon, kaj finigxas cxe Jordan.
-
8
|Josué 16:8|
De Tapuahx la limo iras okcidenten al la torento Kana, kaj finigxas cxe la maro. Tio estas la posedajxo de la tribo de la Efraimidoj laux iliaj familioj;
-
9
|Josué 16:9|
kaj la urboj, kiuj estas apartigitaj por la Efraimidoj meze de la posedajxo de la Manaseidoj, cxiuj urboj kun iliaj vilagxoj.
-
10
|Josué 16:10|
Kaj ili ne forpelis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Gezer; kaj la Kanaanidoj restis meze de la Efraimidoj gxis la nuna tago, servante kiel tributuloj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7