-
-
Esperanto
-
-
1
|Josué 6:1|
(Kaj Jerihxo estis fermita kaj sxlosita kontraux la Izraelidoj; neniu eliris, kaj neniu eniris.)
-
2
|Josué 6:2|
Kaj la Eternulo diris al Josuo:Vidu, Mi transdonis en vian manon Jerihxon kaj gxian regxon kaj gxiajn fortajn militistojn.
-
3
|Josué 6:3|
CXirkauxiru la urbon cxiuj militistoj, cxirkauxiru la urbon unu fojon; tiel faru dum ses tagoj.
-
4
|Josué 6:4|
Kaj sep pastroj portu sep trumpetojn jubileajn antaux la kesto; kaj en la sepa tago cxirkauxiru la urbon sep fojojn, kaj la pastroj sonigu per la trumpetoj.
-
5
|Josué 6:5|
Kaj kiam oni ektrumpetos per la jubilea korno kaj vi ekauxdos la sonadon de la trumpeto, tiam la tuta popolo ekkriu per lauxta vocxo; kaj la muro de la urbo falos malsupren, kaj la popolo eniru, cxiu rekte antauxen.
-
6
|Josué 6:6|
Kaj Josuo, filo de Nun, alvokis la pastrojn, kaj diris al ili:Portu la keston de interligo, kaj sep pastroj portu sep jubileajn trumpetojn antaux la kesto de la Eternulo.
-
7
|Josué 6:7|
Kaj li diris al la popolo:Iru, kaj cxirkauxiru la urbon, kaj la armitoj preteriru antaux la kesto de la Eternulo.
-
8
|Josué 6:8|
Kaj post kiam Josuo tion diris al la popolo, sep pastroj, portantaj sep jubileajn trumpetojn antaux la Eternulo, ekiris kaj ektrumpetis per la trumpetoj; kaj la kesto de interligo de la Eternulo iris post ili.
-
9
|Josué 6:9|
Kaj la armitoj iris antaux la pastroj, kiuj trumpetis per la trumpetoj, kaj la resto de la popolo iris post la kesto; oni iris kaj trumpetis per trumpetoj.
-
10
|Josué 6:10|
Kaj al la popolo Josuo ordonis, dirante:Ne kriu, kaj ne auxdigu vian vocxon, kaj neniu vorto eliru el via busxo, gxis la tago, kiam mi diros al vi, ke vi kriu; tiam vi krios.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13