-
-
Esperanto
-
-
1
|Josué 12:1|
Kaj jen estas la regxoj de la lando, kiujn venkobatis la Izraelidoj, kaj kies landon ili ekposedis transe de Jordan oriente, de la torento Arnon gxis la monto HXermon, kaj la tutan stepon en la oriento:
-
2
|Josué 12:2|
Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon, kaj regis de Aroer, kiu trovigxas sur la bordo de la torento Arnon, la mezon de la valo, kaj duonon de Gilead, gxis la torento Jabok, limo de la Amonidoj;
-
3
|Josué 12:3|
kaj la stepon gxis la maro Kinerot, oriente, kaj gxis la maro de la stepo, la Sala Maro, oriente en la direkto al Bet-Jesximot, kaj sude la bazon de la deklivo de Pisga;
-
4
|Josué 12:4|
kaj la regiono de Og, regxo de Basxan, restinto el la Rafaidoj, kiu logxis en Asxtarot kaj Edrei,
-
5
|Josué 12:5|
kaj regis la monton HXermon kaj Salhxan kaj la tutan Basxanon gxis la limo de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj duonon de Gilead gxis la limo de Sihxon, regxo de HXesxbon.
-
6
|Josué 12:6|
Moseo, servanto de la Eternulo, kaj la Izraelidoj venkobatis ilin; kaj Moseo, servanto de la Eternulo, donis la landon kiel posedajxon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase.
-
7
|Josué 12:7|
Kaj jen estas la regxoj de la lando, kiujn venkobatis Josuo kaj la Izraelidoj transe de Jordan, okcidente, de Baal-Gad en la valo de Lebanon, gxis la monto HXalak, kiu levigxas en la direkto al Seir; kaj Josuo donis gxin al la triboj de Izrael kiel posedajxon laux iliaj partoj;
-
8
|Josué 12:8|
sur la monto kaj sur la malaltajxo kaj en la stepo kaj sur la deklivoj kaj en la dezerto kaj sude, la HXetidoj, la Amoridoj, kaj la Kanaanidoj, la Perizidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj:
-
9
|Josué 12:9|
la regxo de Jerihxo, unu; la regxo de Aj, kiu estas flanke de Bet-El, unu;
-
10
|Josué 12:10|
la regxo de Jerusalem, unu; la regxo de HXebron, unu;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13