-
-
Esperanto
-
-
1
|Josué 13:1|
Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj la Eternulo diris al li:Vi maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj da tero restas ankoraux tre multe por ekposedi.
-
2
|Josué 13:2|
Jen estas la tero, kiu restas:cxiuj regionoj de la Filisxtoj, kaj la tuta lando de la Gesxuridoj;
-
3
|Josué 13:3|
komencante de SXihxor, kiu estas antaux Egiptujo, gxis la limoj de Ekron norde, kiu estas alkalkulata al la lando de la Kanaanidoj; kvin regantoj Filisxtaj:de Gaza, kaj de Asxdod, de Asxkelon, de Gat, kaj de Ekron;
-
4
|Josué 13:4|
kaj la Avidoj sude; la tuta lando de la Kanaanidoj, kaj Meara de la Cidonanoj, gxis Afek, gxis la limoj de la Amoridoj;
-
5
|Josué 13:5|
kaj la lando de la Gebalanoj, kaj la tuta Lebanon oriente de Baal-Gad, sub la monto HXermon, gxis HXamat;
-
6
|Josué 13:6|
cxiuj logxantoj de la montoj, de Lebanon gxis Misrefot-Maim, cxiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaux la Izraelidoj; dividu cxion kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi.
-
7
|Josué 13:7|
Kaj nun dividu cxi tiun landon en heredajn partojn por la naux triboj kaj por la duontribo de Manase.
-
8
|Josué 13:8|
Kun cxi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo transe de Jordan oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo;
-
9
|Josué 13:9|
de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbon, kiu estas meze de la valo, kaj la tutan ebenajxon Medba gxis Dibon;
-
10
|Josué 13:10|
kaj cxiujn urbojn de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu regis en HXesxbon, gxis la limo de la Amonidoj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13