-
-
Esperanto
-
-
11
|Josué 22:11|
Kaj auxdis la Izraelidoj:Jen la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis altaron apud la lando Kanaana, en la distriktoj de Jordan, sur la flanko de la Izraelidoj.
-
12
|Josué 22:12|
Kaj kiam la Izraelidoj tion auxdis, tiam la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektigxis en SXilo, por iri kontraux ilin milite.
-
13
|Josué 22:13|
Kaj la Izraelidoj sendis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead Pinehxason, filon de la pastro Eleazar,
-
14
|Josué 22:14|
kaj kun li dek cxefojn, po unu cxefo el tribo, el cxiuj triboj de Izrael; kaj cxiu el ili estis estro de patrodomo inter la miloj de Izrael.
-
15
|Josué 22:15|
Kaj ili venis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead, kaj ekparolis al ili, dirante:
-
16
|Josué 22:16|
Tiel diras la tuta komunumo de la Eternulo:Kio estas cxi tiu krimo, kiun vi faris kontraux la Dio de Izrael, forturnigxinte hodiaux de la Eternulo, konstruinte al vi altaron kaj ribelante hodiaux kontraux la Eternulo?
-
17
|Josué 22:17|
CXu ne suficxas al ni la krimo pri Peor, de kiu ni ne purigxis gxis la nuna tago kaj pro kiu trafis frapo la komunumon de Izrael?
-
18
|Josué 22:18|
Kaj vi forturnigxas nun de la Eternulo! estos tiel:hodiaux vi ribelas kontraux la Eternulo, kaj morgaux Li koleros kontraux la tuta komunumo de Izrael.
-
19
|Josué 22:19|
Se la lando de via posedajxo sxajnas al vi malpura, tiam transiru en la landon de la posedajxo de la Eternulo, en kiu staras la logxejo de la Eternulo, kaj prenu posedajxon inter ni; sed kontraux la Eternulo ne ribelu, kaj kontraux ni ne ribelu, konstruante al vi altaron krom la altaro de la Eternulo, nia Dio.
-
20
|Josué 22:20|
Jen, Ahxan, filo de Zerahx, faris krimon koncerne la anatemitajxon, kaj la kolero estis kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj ne li sola mortis pro sia krimo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7