-
-
Esperanto
-
-
21
|Josué 24:21|
Kaj la popolo diris al Josuo:Ne, nur al la Eternulo ni servos.
-
22
|Josué 24:22|
Kaj Josuo diris al la popolo:Vi estas atestantoj pri vi, ke vi elektis al vi la Eternulon, por servi al Li. Kaj ili respondis:Ni estas atestantoj.
-
23
|Josué 24:23|
Nun forpusxu do la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj turnu vian koron al la Eternulo, Dio de Izrael.
-
24
|Josué 24:24|
Kaj la popolo diris al Josuo:Al la Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian vocxon ni obeos.
-
25
|Josué 24:25|
Kaj Josuo faris interligon kun la popolo en tiu tago, kaj donis al gxi legxojn kaj regulojn en SXehxem.
-
26
|Josué 24:26|
Kaj Josuo skribis tiujn vortojn en la libron de instruo de Dio, kaj li prenis grandan sxtonon, kaj starigis gxin tie sub la kverko, kiu estis apud la sanktejo de la Eternulo.
-
27
|Josué 24:27|
Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Jen cxi tiu sxtono estos por ni atestanto; cxar gxi auxdis cxiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al ni; kaj gxi estu atestanto pri vi, por ke vi ne forneu vian Dion.
-
28
|Josué 24:28|
Kaj Josuo forliberigis la popolon, cxiun al lia posedajxo.
-
29
|Josué 24:29|
Post tiu okazintajxo mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, havante la agxon de cent dek jaroj.
-
30
|Josué 24:30|
Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedajxo en Timnat-Serahx, kiu estas sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaasx.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7