-
-
Esperanto
-
-
11
|Josué 7:11|
Izrael pekis, kaj ili agis kontraux Mia interligo, kiun Mi donis al ili, kaj ili prenis el la anatemitajxo, kaj sxtelis, kaj mensoge neis, kaj metis inter siajn vazojn.
-
12
|Josué 7:12|
Tial la Izraelidoj ne povos rezisti antaux siaj malamikoj, sian dorson ili turnos al siaj malamikoj, cxar ili falis sub anatemon; Mi ne estos plu kun vi, se vi ne malaperigos la anatemitajxon el inter vi.
-
13
|Josué 7:13|
Levigxu, sanktigu la popolon, kaj diru:Sanktigu vin por morgaux; cxar tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Anatemitajxo estas inter vi, Izrael; vi ne povos rezisti antaux viaj malamikoj, gxis vi forigos la anatemitajxon el inter vi.
-
14
|Josué 7:14|
Kaj vi aliros matene laux viaj triboj; kaj la tribo, kiun montros la Eternulo, aliros laux la familioj; kaj la familio, kiun montros la Eternulo, aliros laux la domoj; kaj la domo, kiun montros la Eternulo, aliros laux apartaj homoj.
-
15
|Josué 7:15|
Kaj tiun, cxe kiu montrigxos la anatemitajxo, oni forbruligu per fajro, lin kaj cxion, kio apartenas al li; cxar li agis kontraux la interligo de la Eternulo, kaj cxar li faris malnoblajxon en Izrael.
-
16
|Josué 7:16|
Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj alirigis Izraelon laux liaj triboj; kaj la montro falis sur la tribon de Jehuda.
-
17
|Josué 7:17|
Kaj li alirigis la tribon de Jehuda, kaj la montro falis sur la familion de la Zerahxidoj; kaj li alirigis la familion de la Zerahxidoj laux apartaj homoj, kaj la montro falis sur Zabdin.
-
18
|Josué 7:18|
Kaj li alirigis lian domon laux apartaj homoj, kaj la montro falis sur Ahxanon, filon de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zerahx, el la tribo de Jehuda.
-
19
|Josué 7:19|
Tiam Josuo diris al Ahxan:Mia filo! donu gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, kaj faru al Li konfeson, kaj diru al mi, kion vi faris; ne kasxu antaux mi.
-
20
|Josué 7:20|
Kaj Ahxan respondis al Josuo, kaj diris:Efektive, mi pekis antaux la Eternulo, Dio de Izrael, kaj tiel kaj tiel mi faris.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13