-
-
Esperanto
-
-
6
|Josué 7:6|
Tiam Josuo dissxiris siajn vestojn, kaj jxetis sin vizagxaltere antaux la keston de la Eternulo, restante tiel gxis la vespero, li kaj la plejagxuloj de Izrael; kaj ili sxutis polvon sur siajn kapojn.
-
7
|Josué 7:7|
Kaj Josuo diris:Ho, mia Sinjoro, Eternulo, kial Vi transirigis cxi tiun popolon trans Jordanon, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por pereigi nin? ho, kial ni ne restis sur tiu flanko de Jordan?
-
8
|Josué 7:8|
Ho, mia Sinjoro! kion mi povas diri, post kiam Izrael turnis sian dorson al siaj malamikoj?
-
9
|Josué 7:9|
Kiam auxdos la Kanaanidoj kaj cxiuj logxantoj de la lando, ili cxirkauxos nin kaj ekstermos nian nomon de sur la tero; kaj kion Vi faros por Via granda nomo?
-
10
|Josué 7:10|
Tiam la Eternulo diris al Josuo:Levigxu! por kio vi jxetis vin vizagxaltere?
-
11
|Josué 7:11|
Izrael pekis, kaj ili agis kontraux Mia interligo, kiun Mi donis al ili, kaj ili prenis el la anatemitajxo, kaj sxtelis, kaj mensoge neis, kaj metis inter siajn vazojn.
-
12
|Josué 7:12|
Tial la Izraelidoj ne povos rezisti antaux siaj malamikoj, sian dorson ili turnos al siaj malamikoj, cxar ili falis sub anatemon; Mi ne estos plu kun vi, se vi ne malaperigos la anatemitajxon el inter vi.
-
13
|Josué 7:13|
Levigxu, sanktigu la popolon, kaj diru:Sanktigu vin por morgaux; cxar tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Anatemitajxo estas inter vi, Izrael; vi ne povos rezisti antaux viaj malamikoj, gxis vi forigos la anatemitajxon el inter vi.
-
14
|Josué 7:14|
Kaj vi aliros matene laux viaj triboj; kaj la tribo, kiun montros la Eternulo, aliros laux la familioj; kaj la familio, kiun montros la Eternulo, aliros laux la domoj; kaj la domo, kiun montros la Eternulo, aliros laux apartaj homoj.
-
15
|Josué 7:15|
Kaj tiun, cxe kiu montrigxos la anatemitajxo, oni forbruligu per fajro, lin kaj cxion, kio apartenas al li; cxar li agis kontraux la interligo de la Eternulo, kaj cxar li faris malnoblajxon en Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13