-
-
Esperanto
-
-
25
|Josué 9:25|
Kaj nun jen ni estas en via mano:kiel vi trovas bona kaj justa agi kun ni, tiel agu.
-
26
|Josué 9:26|
Kaj li agis kun ili tiel:li savis ilin kontraux la manoj de la Izraelidoj, kaj cxi tiuj ne mortigis ilin.
-
27
|Josué 9:27|
Sed Josuo destinis al ili en tiu tago, ke ili estu lignohakistoj kaj akvoportistoj por la komunumo kaj por la altaro de la Eternulo, gxis la nuna tago, sur la loko, kiun Li elektos.
-
1
|Josué 10:1|
Kiam Adoni-Cedek, regxo de Jerusalem, auxdis, ke Josuo prenis Ajon kaj ekstermis gxin; ke kiel li agis kun Jerihxo kaj kun gxia regxo, tiel li agis kun Aj kaj kun gxia regxo; kaj ke la logxantoj de Gibeon faris pacon kun Izrael kaj restis inter ili:
-
2
|Josué 10:2|
tiam ili tre ektimis; cxar Gibeon estis urbo granda, kiel unu el la regxaj urboj, kaj gxi estis pli granda ol Aj, kaj cxiuj gxiaj logxantoj estis homoj fortaj.
-
3
|Josué 10:3|
Kaj Adoni-Cedek, regxo de Jerusalem, sendis al Hoham, regxo de HXebron, kaj al Piram, regxo de Jarmut, kaj al Jafia, rego de Lahxisx, kaj al Debir, regxo de Eglon, por diri:
-
4
|Josué 10:4|
Venu al mi kaj helpu min, ke ni venkobatu Gibeonon pro tio, ke gxi faris pacon kun Josuo kaj kun la Izraelidoj.
-
5
|Josué 10:5|
Kaj kunigxis kaj iris la kvin regxoj de la Amoridoj, la regxo de Jerusalem, la regxo de HXebron, la regxo de Jarmut, la regxo de Lahxisx, la regxo de Eglon, ili kaj ilia tuta militistaro; kaj ili starigis tendarojn cxirkaux Gibeon kaj ekmilitis kontraux gxi.
-
6
|Josué 10:6|
Tiam la logxantoj de Gibeon sendis al Josuo en la tendaron cxe Gilgal, por diri:Ne forprenu viajn manojn de viaj sklavoj; venu al ni rapide kaj savu nin kaj helpu nin, cxar kolektigxis kontraux ni cxiuj regxoj de la Amoridoj, kiuj logxas sur la monto.
-
7
|Josué 10:7|
Kaj Josuo eliris el Gilgal, li kaj la tuta militistaro kun li, kaj cxiuj militotauxguloj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13