-
-
Esperanto
-
-
1
|Josué 21:1|
Kaj la familiestroj de la Levidoj aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la familiestroj de la triboj de la Izraelidoj,
-
2
|Josué 21:2|
kaj ekparolis al ili en SXilo, en la lando Kanaana, dirante:La Eternulo ordonis per Moseo doni al ni urbojn por logxi, kaj iliajn cxirkauxajxojn por niaj brutoj.
-
3
|Josué 21:3|
Tiam la Izraelidoj donis al la Levidoj el siaj posedajxoj, konforme al la ordono de la Eternulo, tiujn urbojn kaj iliajn cxirkauxajxojn.
-
4
|Josué 21:4|
Kaj eliris la loto por la familio de la Kehatidoj; kaj al la filoj de la pastro Aaron, el la Levidoj, estis donitaj de la tribo de Jehuda kaj de la tribo de la Simeonidoj kaj de la tribo de Benjamen, per loto, dek tri urboj.
-
5
|Josué 21:5|
Kaj al la ceteraj filoj de Kehat estis donitaj de la familioj de la tribo de Efraim kaj de la tribo de Dan kaj de la duontribo de Manase, per loto, dek urboj.
-
6
|Josué 21:6|
Kaj al la filoj de Gersxon estis donitaj de la familioj de la tribo de Isahxar kaj de la tribo de Asxer kaj de la tribo de Naftali kaj de la duontribo de Manase en Basxan, per loto, dek tri urboj.
-
7
|Josué 21:7|
Al la filoj de Merari, laux iliaj familioj, estis donitaj de la tribo de Ruben kaj de la tribo de Gad kaj de la tribo de Zebulun dek du urboj.
-
8
|Josué 21:8|
Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj per loto tiujn urbojn kaj iliajn cxirkauxajxojn, kiel ordonis la Eternulo per Moseo.
-
9
|Josué 21:9|
Kaj ili donis de la tribo de la Jehudaidoj kaj de la tribo de la Simeonidoj tiujn urbojn, kies nomojn ili difinis.
-
10
|Josué 21:10|
Al la filoj de Aaron el la familioj de la Kehatidoj, el la Levidoj- cxar ilia estis la loto unua-
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13