-
-
Esperanto
-
-
21
|Lucas 12:21|
Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas ricxa rilate Dion.
-
22
|Lucas 12:22|
Kaj li diris al siaj discxiploj:Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu; nek pri via korpo, kion vi surmetu.
-
23
|Lucas 12:23|
CXar la vivo estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo.
-
24
|Lucas 12:24|
Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj!
-
25
|Lucas 12:25|
Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?
-
26
|Lucas 12:26|
Se do vi ne povas fari ecx la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj?
-
27
|Lucas 12:27|
Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas; tamen mi diras al vi:Ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel, kiel unu el cxi tiuj.
-
28
|Lucas 12:28|
Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu hodiaux ekzistas, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj!
-
29
|Lucas 12:29|
Kaj ne sercxu, kion vi mangxos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj.
-
30
|Lucas 12:30|
CXar pri cxio tio sercxas la nacioj de la mondo; sed via Patro scias, ke vi tion bezonas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5