-
-
Esperanto
-
-
41
|Lucas 12:41|
Kaj Petro diris:Sinjoro, cxu vi parolas cxi tiun parabolon por ni, aux ankaux por cxiuj?
-
42
|Lucas 12:42|
Kaj la Sinjoro diris:Kiu do estas la fidela kaj sagxa administranto, kiun lia sinjoro starigos super sia servantaro, por doni al ili gxustatempe ilian porcion da nutrajxo?
-
43
|Lucas 12:43|
Felicxa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos aganta tiel.
-
44
|Lucas 12:44|
Vere mi diras al vi, ke li starigos lin super cxio, kion li havas.
-
45
|Lucas 12:45|
Sed se tiu servisto diros en sia koro:Mia sinjoro prokrastas sian alvenon; kaj komencos bati la knabojn kaj la knabinojn, kaj mangxos kaj trinkos kaj ebriigxos,
-
46
|Lucas 12:46|
la sinjoro de tiu servisto alvenos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, pri kiu li ne scias; kaj trancxe skurgxos lin, kaj difinos por li parton kun la senfiduloj.
-
47
|Lucas 12:47|
Kaj tiu servisto, kiu sciis la volon de sia sinjoro, kaj nenion pretigis, nek faris laux lia volo, suferos multajn batojn;
-
48
|Lucas 12:48|
sed tiu, kiu ne sciis, kaj laux siaj agoj meritis batojn, suferos malmultajn batojn. Kaj al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.
-
49
|Lucas 12:49|
Mi alvenis, por jxeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas, se jam gxi ekbrulis?
-
50
|Lucas 12:50|
Sed mi havas bapton, per kiu esti baptita; kaj kiel mi premigxas, gxis gxi estos plenumita!
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5