-
-
Esperanto
-
-
11
|Lucas 20:11|
Kaj li sendis ankoraux alian sklavon, kaj lin ankaux ili skurgxis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava.
-
12
|Lucas 20:12|
Kaj li sendis ankoraux trian, kaj lin ankaux ili vundis kaj eljxetis.
-
13
|Lucas 20:13|
Kaj la sinjoro de la vinberejo diris:Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos.
-
14
|Lucas 20:14|
Sed kiam la kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia, dirante:CXi tiu estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredajxo farigxu nia.
-
15
|Lucas 20:15|
Kaj ili eljxetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis. Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo?
-
16
|Lucas 20:16|
Li venos kaj pereigos cxi tiujn kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. Kaj auxdinte tion, ili diris:Ne tiel estu.
-
17
|Lucas 20:17|
Sed li, rigardante ilin, diris:Kio do estas la jena skribitajxo: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula?
-
18
|Lucas 20:18|
CXiu, kiu falas sur tiun sxtonon, rompigxos; sed sur kiun gxi falos, tiun gxi polvigos.
-
19
|Lucas 20:19|
Kaj la skribistoj kaj cxefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; cxar ili eksciis, ke kontraux ili li parolis cxi tiun parabolon.
-
20
|Lucas 20:20|
Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj sxajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj auxtoritato de la provincestro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 4-7