-
-
Esperanto
-
-
31
|Lucas 20:31|
kaj la tria sxin prenis; kaj tiel same ankaux la sep ne lasis infanojn, kaj mortis.
-
32
|Lucas 20:32|
Laste mortis ankaux la virino.
-
33
|Lucas 20:33|
En la relevigxo do por kiu el ili sxi estos edzino? cxar la sep havis sxin kiel edzinon.
-
34
|Lucas 20:34|
Kaj Jesuo diris al ili:La filoj de cxi tiu mondo edzigxas kaj estas edzigataj;
-
35
|Lucas 20:35|
sed kiuj estas jugxitaj indaj atingi tiun mondon kaj la relevigxon el la mortintoj, tiuj nek edzigxas nek edzinigxas;
-
36
|Lucas 20:36|
cxar ili ne plu povas morti; cxar ili estas egalaj kun la angxeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la relevigxo.
-
37
|Lucas 20:37|
Sed ke la mortintoj levigxas, Moseo mem montris en la arbetajxo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob.
-
38
|Lucas 20:38|
Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj, cxar cxiuj vivas al Li.
-
39
|Lucas 20:39|
Kaj iuj el la skribistoj responde diris:Majstro, vi bone diris.
-
40
|Lucas 20:40|
Kaj ili ne plu kuragxis fari al li demandon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 4-7