-
-
Esperanto
-
-
11
|Lucas 21:11|
kaj estos grandaj tertremoj, kaj en diversaj lokoj malsatoj kaj pestoj; kaj estos terurajxoj kaj grandaj signoj el la cxielo.
-
12
|Lucas 21:12|
Sed antaux cxio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaux regxojn kaj provincestrojn pro mia nomo.
-
13
|Lucas 21:13|
Tio farigxos por vi atesto.
-
14
|Lucas 21:14|
Decidu tial en viaj koroj, ne prizorgi antauxe pri pleda respondo;
-
15
|Lucas 21:15|
cxar mi donos al vi busxon kaj sagxon, kiun cxiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontrauxdiri.
-
16
|Lucas 21:16|
Sed vi estos transdonitaj ecx de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos.
-
17
|Lucas 21:17|
Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo.
-
18
|Lucas 21:18|
Kaj ecx unu haro de via kapo ne pereos.
-
19
|Lucas 21:19|
Per via pacienco vi akiros viajn animojn.
-
20
|Lucas 21:20|
Sed kiam vi vidos Jerusalemon cxirkauxitan de armeoj, tiam sciu, ke gxia ruinigxo alproksimigxis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5