-
-
Esperanto
-
-
21
|Lucas 21:21|
Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en gxia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien.
-
22
|Lucas 21:22|
CXar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumigxu cxio, kio estas skribita.
-
23
|Lucas 21:23|
Ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj! cxar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraux cxi tiu popolo.
-
24
|Lucas 21:24|
Kaj ili falos per trancxrando de glavo, kaj forkaptigxos en cxiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, gxis plenumigxos la tempoj de la nacianoj.
-
25
|Lucas 21:25|
Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la mugxado de la maro kaj la ondegoj;
-
26
|Lucas 21:26|
homoj malfortigxos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; cxar la potencoj de la cxielo sxanceligxos.
-
27
|Lucas 21:27|
Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro.
-
28
|Lucas 21:28|
Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, cxar via elacxeto alproksimigxas.
-
29
|Lucas 21:29|
Kaj li parolis al ili parabolon:Rigardu la figarbon kaj cxiujn arbojn;
-
30
|Lucas 21:30|
kiam ili ekkreskigas foliojn, vi ekvidas, kaj el vi mem scias, ke la somero jam estas proksima.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5