-
-
Esperanto
-
-
21
|Lucas 22:21|
Sed jen la mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo.
-
22
|Lucas 22:22|
CXar la Filo de homo ja iros, laux la antauxdecido; sed ve al tiu viro, de kiu li estos perfidata!
-
23
|Lucas 22:23|
Kaj ili komencis diskuti inter si:kiu el ili faros tion.
-
24
|Lucas 22:24|
Kaj farigxis ankaux inter ili disputo:kiun el ili oni opinias la plej granda.
-
25
|Lucas 22:25|
Kaj li diris al ili:La regxoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj.
-
26
|Lucas 22:26|
Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu farigxu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas cxefa, kiel la servanto.
-
27
|Lucas 22:27|
CXar kiu estas la pli granda, la sidanto cxe mangxo, aux la servanto? cxu ne la sidanto cxe mangxo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto.
-
28
|Lucas 22:28|
Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj;
-
29
|Lucas 22:29|
kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi;
-
30
|Lucas 22:30|
por ke vi mangxu kaj trinku cxe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5