-
-
Esperanto
-
-
31
|Lucas 22:31|
Simon, Simon, jen Satano postulis vin cxiujn, por kribri kiel tritikon;
-
32
|Lucas 22:32|
sed mi pregxis por vi, ke via fido ne sxanceligxu; kaj vi, kiam vi konvertigxos, firmigu viajn fratojn.
-
33
|Lucas 22:33|
Kaj li diris al li:Sinjoro, vin mi estas preta akompani ecx al malliberejo kaj al morto.
-
34
|Lucas 22:34|
Kaj li diris:Mi diras al vi, Petro, koko ne krios hodiaux, antaux ol vi trifoje malkonfesos, ke vi min konas.
-
35
|Lucas 22:35|
Kaj li diris al ili:Kiam mi vin elsendis sen monujo kaj sako kaj sxuoj, cxu io mankis al vi?
-
36
|Lucas 22:36|
Kaj ili diris:Nenio. Kaj li diris al ili:Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu gxin, kaj ankaux sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj acxetu glavon.
-
37
|Lucas 22:37|
CXar mi diras al vi, ke tio, kio estas skribita, devas plenumigxi pri mi:Kaj li estis alkalkulita al krimuloj; cxar tio, kio rilatas al mi, havas sian finon.
-
38
|Lucas 22:38|
Kaj ili diris:Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili:Suficxas.
-
39
|Lucas 22:39|
Kaj elirinte, li iris laux sia kutimo al la monto Olivarba, kaj la discxiploj lin sekvis.
-
40
|Lucas 22:40|
Kaj veninte al la loko, li diris al ili:Pregxu, ke vi ne eniru en tenton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5