-
-
Esperanto
-
-
1
|Lucas 2:1|
Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Auxgusto, ke la tuta mondo estu registrita.
-
2
|Lucas 2:2|
CXi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio.
-
3
|Lucas 2:3|
Kaj cxiuj iris, por esti registritaj, cxiu al sia urbo.
-
4
|Lucas 2:4|
Kaj Jozef ankaux supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Lehxem, cxar li estis el la domo kaj familio de David,
-
5
|Lucas 2:5|
por esti registrita kun sia fiancxino Maria, kiu estis graveda.
-
6
|Lucas 2:6|
Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por sxia akusxo.
-
7
|Lucas 2:7|
Kaj sxi naskis sian unuan filon, kaj sxi cxirkauxvindis lin kaj kusxigis lin en staltrogon, cxar ne estis loko por ili en la gastejo.
-
8
|Lucas 2:8|
Kaj en tiu sama regiono estis pasxtistoj, kiuj kamplogxis kaj nokte gardis sian gregon.
-
9
|Lucas 2:9|
Kaj angxelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis cxirkaux ili, kaj ili timis per granda timo.
-
10
|Lucas 2:10|
Kaj la angxelo diris al ili:Ne timu; cxar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda gxojo, kiu estos al la tuta popolo;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5