-
-
Esperanto
-
-
41
|Lucas 2:41|
Kaj liaj gepatroj iris cxiujare al Jerusalem cxe la Paska festo.
-
42
|Lucas 2:42|
Kaj kiam li estis dekdujara, ili supreniris laux la kutimo de la festo;
-
43
|Lucas 2:43|
kaj kiam ili jam pasigis la tagojn, cxe ilia returnigxo la knabo Jesuo restis en Jerusalem, kaj liaj gepatroj tion ne sciis;
-
44
|Lucas 2:44|
sed supozante, ke li estas en la karavano, ili iris tagan vojagxon, kaj sercxis lin inter siaj parencoj kaj konatoj;
-
45
|Lucas 2:45|
kaj ne trovinte lin, ili reiris al Jerusalem, sercxante lin.
-
46
|Lucas 2:46|
Kaj post tri tagoj ili trovis lin en la templo, kie li sidis meze de la instruistoj, auxskultante ilin kaj metante al ili demandojn;
-
47
|Lucas 2:47|
kaj cxiuj, kiuj auxdis lin, miregis pro lia kompreno kaj liaj respondoj.
-
48
|Lucas 2:48|
Kaj ili miris, vidante lin, kaj lia patrino diris al li:Filo, kial vi tiel agis kontraux ni? jen via patro kaj mi sercxis vin kun malgxojo.
-
49
|Lucas 2:49|
Kaj li diris al ili:Kial vi sercxis min? cxu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro?
-
50
|Lucas 2:50|
Kaj ili ne komprenis la diron, kiun li parolis al ili.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5