-
-
Esperanto
-
-
11
|Lucas 9:11|
Sed la homamaso, eksciinte tion, sekvis lin; kaj li akceptis ilin, kaj parolis al ili pri la regno de Dio, kaj tiujn, kiuj bezonis kuracon, li resanigis.
-
12
|Lucas 9:12|
Kaj ekvesperigxis; kaj la dek du, alveninte, diris al li:Forsendu la homamason, por ke ili iru en la cxirkauxajn vilagxojn kaj kampojn, por trovi ripozejojn kaj nutrajxon; cxar cxi tie ni estas en dezerta loko.
-
13
|Lucas 9:13|
Sed li diris al ili:Vi donu al ili mangxi. Kaj ili diris:Ni havas ne pli ol kvin panojn kaj du fisxojn, se ni ne irus kaj acxetus mangxajxon por cxi tiu tuta homomulto.
-
14
|Lucas 9:14|
CXar cxeestis proksimume kvin mil viroj. Kaj li diris al siaj discxiploj:Sidigu ilin en aroj, po proksimume kvindek.
-
15
|Lucas 9:15|
Kaj tion ili faris, kaj sidigis cxiujn.
-
16
|Lucas 9:16|
Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li ilin benis kaj dispecigis, kaj donis al la discxiploj, por meti antaux la homamason.
-
17
|Lucas 9:17|
Kaj ili mangxis, kaj cxiuj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du korbojn.
-
18
|Lucas 9:18|
Kaj dum li pregxis en soleco, la discxiploj estis kun li; kaj li demandis ilin, dirante:Kiu, diras la popolo, ke mi estas?
-
19
|Lucas 9:19|
Kaj ili responde diris:Laux iuj Johano, la Baptisto; sed laux aliaj:Elija; kaj laux aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj relevigxis.
-
20
|Lucas 9:20|
Sed li diris al ili:Sed vi-kiu vi diras, ke mi estas? Kaj Petro responde diris:La Kristo de Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3