-
-
Esperanto
-
-
21
|Lucas 9:21|
Sed li per severa ordono admonis, ke ili diru cxi tion al neniu;
-
22
|Lucas 9:22|
dirante:La Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliagxuloj kaj cxefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon relevigxi.
-
23
|Lucas 9:23|
Kaj li diris al cxiuj:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon cxiutage, kaj sekvu min.
-
24
|Lucas 9:24|
CXar kiu volos savi sian animon, tiu gxin perdos; sed kiu perdos sian animon pro mi, tiu gxin savos.
-
25
|Lucas 9:25|
CXar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj sin perdus aux pereigus?
-
26
|Lucas 9:26|
CXar kiu hontos pri mi kaj pri miaj paroloj, pri tiu hontos la Filo de homo, kiam li venos en sia gloro, kaj la gloro de la Patro kaj de la sanktaj angxeloj.
-
27
|Lucas 9:27|
Sed mi diras al vi certe:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la regnon de Dio.
-
28
|Lucas 9:28|
Kaj pasis post tiuj diroj cxirkaux ok tagoj, kaj li prenis kun si Petron kaj Johanon kaj Jakobon, kaj supreniris sur la monton, por pregxi.
-
29
|Lucas 9:29|
Kaj dum li pregxis, la aspekto de lia vizagxo aliigxis, kaj lia vestaro farigxis blanka kaj fulme brilanta.
-
30
|Lucas 9:30|
Kaj jen interparolis kun li du viroj, kiuj estis Moseo kaj Elija,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8