-
-
Esperanto
-
-
50
|Lucas 22:50|
Kaj unu el ili frapis la sklavon de la cxefpastro, kaj detrancxis lian dekstran orelon.
-
51
|Lucas 22:51|
Sed Jesuo responde diris:Permesu tiom. Kaj li tusxis lian orelon kaj sanigis lin.
-
52
|Lucas 22:52|
Kaj Jesuo diris al la cxefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliagxuloj, kiuj venis kontraux lin:CXu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaux kontraux rabiston?
-
53
|Lucas 22:53|
Kiam mi estis cxiutage inter vi en la templo, vi ne etendis kontraux min viajn manojn; sed cxi tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo.
-
54
|Lucas 22:54|
Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon de la cxefpastro. Sed Petro sekvis malproksime.
-
55
|Lucas 22:55|
Kaj kiam oni ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidigxis meze de ili.
-
56
|Lucas 22:56|
Kaj unu servantino, vidante lin sidantan en la fajrolumo, kaj fikse rigardinte lin, diris:
-
57
|Lucas 22:57|
CXi tiu ankaux estis kun li. Sed li malkonfesis, dirante:Virino, mi lin ne konas.
-
58
|Lucas 22:58|
Kaj post iom da tempo alia vidis lin, kaj diris:Vi ankaux estas el ili. Sed Petro diris:Viro, mi ne estas.
-
59
|Lucas 22:59|
Kaj post la dauxro de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante:Vere, cxi tiu ankaux estis kun li, cxar li estas Galileano.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5