-
-
Esperanto
-
-
9
|Lucas 23:9|
Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion.
-
10
|Lucas 23:10|
Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante.
-
11
|Lucas 23:11|
Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato.
-
12
|Lucas 23:12|
Kaj Herodo kaj Pilato farigxis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago; cxar antauxe ili havis inter si malamon.
-
13
|Lucas 23:13|
Kaj Pilato, kunvokinte la cxefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon,
-
14
|Lucas 23:14|
diris al ili:Vi alkondukis antaux min cxi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaux vi, mi trovis nenian kulpon en cxi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas;
-
15
|Lucas 23:15|
nek Herodo ankaux, cxar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li.
-
16
|Lucas 23:16|
Tial mi lin skurgxos kaj liberigos.
-
17
|Lucas 23:17|
CXar li devis liberigi unu al ili dum la festo.
-
18
|Lucas 23:18|
Sed amase ili kriis, dirante:Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5