-
-
Esperanto
-
-
9
|Lucas 8:9|
Kaj liaj discxiploj demandis al li, kia estas cxi tiu parabolo.
-
10
|Lucas 8:10|
Kaj li diris:Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de Dio; sed al la aliaj per paraboloj, por ke, vidante, ili ne rimarku, kaj auxdante, ili ne komprenu.
-
11
|Lucas 8:11|
La parabolo estas jena:La semo estas la vorto de Dio.
-
12
|Lucas 8:12|
Kaj la falintaj apud la vojo estas tiuj, kiuj auxdis; tiam venas la diablo, kaj forprenas la vorton el ilia koro, por ke ili ne kredu kaj ne estu savitaj.
-
13
|Lucas 8:13|
Kaj la falintaj sur la sxtonan lokon estas tiuj, kiuj, auxdinte, kun gxojo akceptas la vorton; sed ili ne havas radikon, kaj kredas nur portempe, kaj en tempo de tento ili defalas.
-
14
|Lucas 8:14|
Kaj tio, kio falis inter dornojn, estas tiuj, kiuj auxdis, kaj dum sia irado sufokigxas per zorgoj kaj ricxo kaj plezuroj de la vivo, kaj ne perfektigas frukton.
-
15
|Lucas 8:15|
Kaj tio, kio falis en la bonan teron, estas tiuj, kiuj en bela kaj bona koro, auxdinte la vorton, konservas gxin, kaj kun pacienco donas frukton.
-
16
|Lucas 8:16|
Kaj ekbruliginte lampon, oni ne kovras gxin per vazo, aux forsxovas gxin sub liton; sed metas gxin sur lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon.
-
17
|Lucas 8:17|
CXar estas kasxita nenio, kio ne malkasxigxos; kaj ne estas io sekreta, kio ne konigxos kaj klare elmontrigxos.
-
18
|Lucas 8:18|
Atentu do, kiamaniere vi auxdas; cxar kiu ajn havas, al tiu estos donite; kaj kiu ajn ne havas, de tiu estos forprenita ecx tio, kion li sxajne havas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3