-
-
Esperanto
-
-
19
|Lucas 8:19|
Kaj alvenis al li lia patrino kaj liaj fratoj, kaj ili ne povis lin atingi pro la homamaso.
-
20
|Lucas 8:20|
Kaj oni sciigis lin:Via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, kaj deziras vin vidi.
-
21
|Lucas 8:21|
Sed respondante, li diris al ili:Mia patrino kaj miaj fratoj estas tiuj, kiuj auxdas la vorton de Dio, kaj gxin plenumas.
-
22
|Lucas 8:22|
Kaj en unu el tiuj tagoj eniris en sxipeton li kaj liaj discxiploj; kaj li diris al ili:Ni transiru al la alia bordo de la lago; kaj ili surmarigxis.
-
23
|Lucas 8:23|
Sed dum ili veturis, li endormigxis; kaj falis ventego sur la lagon; kaj ili tute plenigxis de akvo, kaj estis en dangxero.
-
24
|Lucas 8:24|
Kaj ili venis al li, kaj vekis lin, dirante:Estro, estro, ni pereas. Kaj li levigxis, kaj admonis la venton kaj la furiozon de la akvo; kaj ili cxesigxis, kaj farigxis sereno.
-
25
|Lucas 8:25|
Kaj li diris al ili:Kie estas via fido? Kaj ili timis kaj miris, dirante unu al la alia:Kiu do estas cxi tiu? cxar li ordonas ecx al la ventoj kaj al la akvo, kaj ili obeas al li.
-
26
|Lucas 8:26|
Kaj ili sxipveturis al la lando de la Gerasenoj, kiu estas kontraux Galileo.
-
27
|Lucas 8:27|
Kaj kiam li surbordigxis, renkontis lin el la urbo viro, havanta demonojn; kaj jam de longe li ne portis vestojn, kaj logxis ne en domo, sed en la tomboj.
-
28
|Lucas 8:28|
Kaj vidinte Jesuon, li ekkriis kaj falis antaux li, kaj lauxtvocxe diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? mi petas vin, ne turmento min.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3