-
-
Esperanto
-
-
49
|Lucas 8:49|
Dum li ankoraux parolis, jen iu venis de la domo de la sinagogestro, dirante:Via filino jam mortis; ne gxenu la instruiston.
-
50
|Lucas 8:50|
Sed Jesuo, auxdinte tion, respondis al li:Ne timu; nur kredu, kaj sxi estos savita.
-
51
|Lucas 8:51|
Kaj kiam li venis al la domo, li permesis al neniu eniri kun li, krom Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj la patro kaj la patrino de la knabino.
-
52
|Lucas 8:52|
Kaj cxiuj ploris kaj gxemis pro sxi; sed li diris:Ne ploru; cxar sxi ne mortis, sed dormas.
-
53
|Lucas 8:53|
Kaj ili mokridis lin, sciante, ke sxi mortis.
-
54
|Lucas 8:54|
Sed li, preninte sxian manon, vokis sxin, dirante:Knabino, levigxu.
-
55
|Lucas 8:55|
Kaj sxia spirito revenis, kaj sxi tuj starigxis; kaj li ordonis, ke oni donu al sxi mangxi.
-
56
|Lucas 8:56|
Kaj sxiaj gepatroj estis mirigitaj; sed li ordonis, ke ili diru al neniu tion, kio estis farita.
-
1
|Lucas 9:1|
Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj auxtoritaton super cxiuj demonoj, kaj por forigi malsanojn.
-
2
|Lucas 9:2|
Kaj li forsendis ilin, por prediki la regnon de Dio, kaj por sanigi la malsanulojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3