-
-
Esperanto
-
-
23
|Lucas 9:23|
Kaj li diris al cxiuj:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon cxiutage, kaj sekvu min.
-
24
|Lucas 9:24|
CXar kiu volos savi sian animon, tiu gxin perdos; sed kiu perdos sian animon pro mi, tiu gxin savos.
-
25
|Lucas 9:25|
CXar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj sin perdus aux pereigus?
-
26
|Lucas 9:26|
CXar kiu hontos pri mi kaj pri miaj paroloj, pri tiu hontos la Filo de homo, kiam li venos en sia gloro, kaj la gloro de la Patro kaj de la sanktaj angxeloj.
-
27
|Lucas 9:27|
Sed mi diras al vi certe:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la regnon de Dio.
-
28
|Lucas 9:28|
Kaj pasis post tiuj diroj cxirkaux ok tagoj, kaj li prenis kun si Petron kaj Johanon kaj Jakobon, kaj supreniris sur la monton, por pregxi.
-
29
|Lucas 9:29|
Kaj dum li pregxis, la aspekto de lia vizagxo aliigxis, kaj lia vestaro farigxis blanka kaj fulme brilanta.
-
30
|Lucas 9:30|
Kaj jen interparolis kun li du viroj, kiuj estis Moseo kaj Elija,
-
31
|Lucas 9:31|
kiuj montrigxis en gloro, kaj parolis pri lia foriro, kiun li estis plenumonta en Jerusalem.
-
32
|Lucas 9:32|
Sed Petro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, estis subpremataj de dormo; sed vekigxinte, ili vidis lian gloron, kaj la du virojn, kiuj staris kun li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 14-17