-
-
Esperanto
-
-
43
|Lucas 9:43|
Kaj cxiuj miregis pro la majesto de Dio. Sed dum cxiuj miris pri cxio, kion li faris, li diris al siaj discxiploj:
-
44
|Lucas 9:44|
Penetrigu cxi tiujn vortojn en viajn orelojn:cxar la Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj.
-
45
|Lucas 9:45|
Sed ili ne komprenis tiun diron, kaj gxi estis kasxita for de ili, por ke ili ne sciu gxian signifon; kaj ili timis demandi al li pri tiu diro.
-
46
|Lucas 9:46|
Kaj komencigxis diskutado inter ili pri tio, kiu el ili estos la plej granda.
-
47
|Lucas 9:47|
Sed Jesuo, vidinte la diskutadon de iliaj koroj, prenis infanon, kaj starigis lin apud si,
-
48
|Lucas 9:48|
kaj diris al ili:Kiu akceptos cxi tiun infanon en mia nomo, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptos, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis; cxar kiu estas plej malgranda inter vi cxiuj, tiu estas granda.
-
49
|Lucas 9:49|
Kaj Johano respondis kaj diris:Estro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, cxar li ne sekvas kun ni.
-
50
|Lucas 9:50|
Sed Jesuo diris al li:Ne malpermesu; cxar tiu, kiu ne estas kontraux vi, estas por vi.
-
51
|Lucas 9:51|
Kaj kiam la tagoj maturigxis por lia suprenakcepto, li firmigis sian vizagxon, por iri al Jerusalem,
-
52
|Lucas 9:52|
kaj sendis senditojn antaux sia vizagxo; kaj ili iris, kaj eniris en vilagxon de la Samarianoj, por pretigi por li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5