-
-
Esperanto
-
-
11
|Lucas 10:11|
Ecx la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni devisxas kontraux vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimigxis al vi.
-
12
|Lucas 10:12|
Mi diras al vi:Estos pli elporteble en tiu tago por Sodom, ol por tiu urbo.
-
13
|Lucas 10:13|
Ve al vi, HXorazin! ve al vi, Betsaida! cxar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaj faroj, kiuj farigxis en vi, ili jam antaux longe pentus, sidante en sakajxo kaj cindro.
-
14
|Lucas 10:14|
Tamen estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la jugxado, ol por vi.
-
15
|Lucas 10:15|
Kaj vi, Kapernaum, cxu vi estos altigita gxis la cxielo? vi ja malsupreniros gxis Hades.
-
16
|Lucas 10:16|
Kiu vin auxskultas, tiu min auxskultas; kiu vin malsxatas, tiu min malsxatas; kaj kiu min malsxatas, tiu malsxatas Tiun, kiu min sendis.
-
17
|Lucas 10:17|
Kaj la sepdek revenis kun gxojo, dirante:Sinjoro, ecx la demonoj submetigxas al ni per via nomo.
-
18
|Lucas 10:18|
Kaj li diris al ili:Mi vidis Satanon falanta de la cxielo, kiel fulmo.
-
19
|Lucas 10:19|
Jen mi donis al vi auxtoritaton piedpasxi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos.
-
20
|Lucas 10:20|
Tamen ne gxoju pri tio, ke la spiritoj submetigxis al vi; sed gxoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la cxielo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5