-
-
Esperanto
-
-
21
|Lucas 10:21|
En tiu sama horo li gxojis en la Sankta Spirito, kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la cxielo kaj la tero, ke Vi kasxis cxi tion for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanetoj; jes, Patro, cxar al Vi tio bone placxis.
-
22
|Lucas 10:22|
CXio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.
-
23
|Lucas 10:23|
Kaj sin turninte al la discxiploj, li flanke diris:Felicxaj estas la okuloj, kiuj vidas tion, kion vi vidas;
-
24
|Lucas 10:24|
cxar mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj regxoj deziris vidi tion, kion vi vidas, kaj ili ne vidis; kaj auxdi tion, kion vi auxdas, kaj ili ne auxdis.
-
25
|Lucas 10:25|
Kaj jen unu legxisto starigxis, kaj tentis lin, dirante:Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?
-
26
|Lucas 10:26|
Kaj li diris al li:Kio estas skribita en la legxo? kiel vi legas?
-
27
|Lucas 10:27|
Kaj li responde diris:Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem.
-
28
|Lucas 10:28|
Kaj li diris al li:Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos.
-
29
|Lucas 10:29|
Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo:Kaj kiu estas mia proksimulo?
-
30
|Lucas 10:30|
Jesuo respondis kaj diris:Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jerihxo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5