-
-
Esperanto
-
-
19
|Lucas 11:19|
Kaj se per Baal-Zebub mi elpelas demonojn, per kiu viaj filoj ilin elpelas? tial ili estos viaj jugxantoj.
-
20
|Lucas 11:20|
Sed se per la fingro de Dio mi elpelas demonojn, tiam la regno de Dio jam venis sur vin.
-
21
|Lucas 11:21|
Kiam fortulo plene armita gardas sian palacon, en paco estas liaj posedajxoj;
-
22
|Lucas 11:22|
sed kiam venas iu pli forta ol li kaj venkos lin, li forprenas lian plenarmilaron, al kiu li fidis, kaj disdonas lian havon.
-
23
|Lucas 11:23|
Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraux mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disjxetas.
-
24
|Lucas 11:24|
Kiam la malpura spirito eliris el homo, gxi trairas tra senakvaj lokoj, sercxante ripozon; kaj ne trovante gxin, diras:Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris.
-
25
|Lucas 11:25|
Kaj alveninte, gxi trovas gxin balaita kaj ornamita.
-
26
|Lucas 11:26|
Tiam gxi iras kaj alprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol gxi mem, kaj ili, enirinte, logxas tie; kaj la fina stato de tiu homo farigxas pli malbona, ol la unua.
-
27
|Lucas 11:27|
Kaj dum li cxi tion parolis, unu virino el la homamaso levis sian vocxon, kaj diris al li:Felicxaj estas la ventro, kiu naskis vin, kaj la mamoj, kiujn vi sucxis.
-
28
|Lucas 11:28|
Sed li diris:Sed pli gxuste, felicxaj estas tiuj, kiuj auxdas la vorton de Dio kaj observas gxin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5