-
-
Esperanto
-
-
29
|Lucas 11:29|
Kaj kiam la homamaso kolektigxis al li, li ekparolis, dirante:CXi tiu generacio estas malbona generacio; gxi sercxas signon, kaj signo ne estos donita al gxi, krom la signo de Jona.
-
30
|Lucas 11:30|
CXar kiel Jona estis signo por la Nineveanoj, tiel ankaux estos la Filo de homo por cxi tiu generacio.
-
31
|Lucas 11:31|
La regxino de la sudo levigxos en la jugxado kun la viroj de cxi tiu generacio, kaj ilin kondamnos; cxar sxi venis el la finoj de la tero, por auxskulti la sagxon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas cxi tie.
-
32
|Lucas 11:32|
Viroj Nineveanoj staros en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj gxin kondamnos; cxar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas cxi tie.
-
33
|Lucas 11:33|
Kiam oni ekbruligis lampon, oni metas gxin ne en kasxejon, nek sub grenmezurilon, sed sur la lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon.
-
34
|Lucas 11:34|
La lampo de via korpo estas via okulo; kiam via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estas luma; sed kiam gxi estas malbona, via korpo ankaux estas malluma.
-
35
|Lucas 11:35|
Tial viglu, ke la lumo, kiu estas en vi, ne estu mallumo.
-
36
|Lucas 11:36|
Tial, se via tuta korpo estas luma, havante nenian malluman parton, gxi estos tute lumplena, kiel kiam la lampo lumas al vi per sia brilo.
-
37
|Lucas 11:37|
Kaj dum li parolis, unu Fariseo invitis lin matenmangxi kun li; kaj li eniris kaj sidigxis.
-
38
|Lucas 11:38|
Kaj la Fariseo, ekvidinte, miris, ke li ne lavis sin antaux la matenmangxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5