-
-
Esperanto
-
-
38
|Lucas 21:38|
Kaj la tuta popolo venis al li frumatene en la templo, por auxskulti lin.
-
1
|Lucas 22:1|
Jam alproksimigxis la festo de macoj, kiu estas nomata la Pasko.
-
2
|Lucas 22:2|
Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj sercxis, kiamaniere ili povu mortigi lin, cxar ili timis la popolon.
-
3
|Lucas 22:3|
Kaj Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du.
-
4
|Lucas 22:4|
Kaj li foriris kaj interparolis kun la cxefpastroj kaj kapitanoj, kiamaniere transdoni lin al ili.
-
5
|Lucas 22:5|
Kaj ili gxojis, kaj konsentis doni al li monon.
-
6
|Lucas 22:6|
Kaj li promesis, kaj sercxis okazon transdoni lin al ili, for de la homamaso.
-
7
|Lucas 22:7|
Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis bucxi la Paskon.
-
8
|Lucas 22:8|
Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante:Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni gxin mangxu.
-
9
|Lucas 22:9|
Kaj ili diris al li:Kie vi volas, ke ni pretigu?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5