-
-
Esperanto
-
-
10
|Lucas 22:10|
Kaj li diris al ili:Jen kiam vi estos enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta krucxon da akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros.
-
11
|Lucas 22:11|
Kaj vi diros al la domomastro:La Majstro diras:Kie estas la gastocxambro, en kiu mi mangxos la Paskon kun miaj discxiploj?
-
12
|Lucas 22:12|
Kaj li montros al vi grandan supran cxambron arangxitan; tie pretigu.
-
13
|Lucas 22:13|
Kaj ili iris kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.
-
14
|Lucas 22:14|
Kaj kiam alvenis la horo, li sidigxis, kaj la apostoloj kun li.
-
15
|Lucas 22:15|
Kaj li diris al ili:Kun deziro mi deziris mangxi cxi tiun Paskon kun vi, antaux ol mi suferos;
-
16
|Lucas 22:16|
cxar mi diras al vi:Mi ne mangxos gxin, antaux ol gxi plenumigxos en la regno de Dio.
-
17
|Lucas 22:17|
Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris:CXi tion prenu kaj dividu inter vi;
-
18
|Lucas 22:18|
cxar mi diras al vi:De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, gxis venos la regno de Dio.
-
19
|Lucas 22:19|
Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li gxin dispecigis kaj donis al ili, dirante:CXi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5