-
-
Esperanto
-
-
9
|Oseas 13:9|
Vi pereigis vin, ho Izrael, cxar via savo estas nur en Mi.
-
10
|Oseas 13:10|
Kie estas via regxo? li savu vin en cxiuj viaj urboj. Kie estas viaj jugxistoj, pri kiuj vi diris:Donu al mi regxon kaj estrojn?
-
11
|Oseas 13:11|
Mi donis al vi regxon en Mia kolero, kaj Mi forprenos lin en Mia indigno.
-
12
|Oseas 13:12|
Kunpakitaj estas la malbonagoj de Efraim, lia peko estas konservita.
-
13
|Oseas 13:13|
Doloroj de naskantino atakos lin. Li estas infano sensagxa; alie li ne starus longe en la pozicio de naskigxantaj infanoj.
-
14
|Oseas 13:14|
El SXeol Mi savos ilin, de la morto Mi liberigos ilin; kie estas via veneno, ho morto? kie estas via pereigeco, ho SXeol? Sed la konsolo estas ankoraux kasxita antaux Miaj okuloj.
-
15
|Oseas 13:15|
Kvankam li estas fruktoricxa inter la fratoj, venos tamen vento orienta, vento de la Eternulo, blovanta el la dezerto, kaj tiam elsekigxos lia fonto, dezertigxos lia devenejo; kaj li disrabos la trezorejon de cxiuj grandvalorajxoj.
-
16
|Oseas 13:16|
Samario suferos, cxar gxi ribelis kontraux sia Dio. De glavo ili falos; iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj gravedulinoj estos dishakitaj.
-
1
|Oseas 14:1|
Revenu, ho Izrael, al la Eternulo, via Dio; cxar vi falis pro viaj malbonagoj.
-
2
|Oseas 14:2|
Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li:Pardonu cxiun pekon kaj akceptu bonon; anstataux bovoj ni alportos ofere niajn lipojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5