-
-
Esperanto
-
-
11
|Oseas 8:11|
Sed multe da altaroj konstruis Efraim, por peki; ili farigxis por li altaroj pekigaj.
-
12
|Oseas 8:12|
Mi skribis por li la multon de Miaj legxoj; sed li rigardas ilin kiel fremdajxon.
-
13
|Oseas 8:13|
La oferojn, donacatajn al Mi, ili bucxas nur pro viando, por gxin mangxi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon.
-
14
|Oseas 8:14|
Izrael forgesis sian Kreinton, kaj konstruas palacojn; Jehuda konstruis multe da fortikigitaj urboj; sed Mi sendos fajron sur liajn urbojn, kaj gxi ekstermos liajn palacojn.
-
1
|Oseas 9:1|
Ne gxoju, ho Izrael, ne estu gaja, kiel la popoloj, cxar vi malcxaste forigxis de via Dio, vi preferas proamajxajn donacojn ol cxiujn grenejojn plenajn de greno.
-
2
|Oseas 9:2|
Tial drasxejo kaj vinpremejo ne nutros ilin, la mosto mankos en gxi.
-
3
|Oseas 9:3|
Ili ne logxos en la lando de la Eternulo; Efraim revenos en Egiptujon, kaj en Asirio ili mangxos malpurajxon.
-
4
|Oseas 9:4|
Ili ne versxoferos al la Eternulo vinon, kaj ne estos agrablaj al Li; iliaj oferoj estos kiel pano de suferantoj:cxiuj gxiaj mangxantoj farigxos malpuraj; cxar ilia pano devas esti nur por ili mem, gxi ne devas veni en la domon de la Eternulo.
-
5
|Oseas 9:5|
Kion vi faros en la tago de solena kunveno kaj en la tago de festo de la Eternulo?
-
6
|Oseas 9:6|
CXar vidu, ili forkuras de malfelicxo; Egiptujo ilin kolektos, Memfis ilin enterigos; sur la loko, kie trovigxis iliaj amataj argxentajxoj, kreskos urtiko, dornoj estos en iliaj tendoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31