-
-
Esperanto
-
-
3
|Oseas 14:3|
Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur cxevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritajxon de niaj manoj; nur cxe Vi la orfo trovas kompaton.
-
4
|Oseas 14:4|
Mi sanigos ilin de la defalo, Mi volonte ilin amos, cxar pasis Mia kolero koncerne ilin.
-
5
|Oseas 14:5|
Mi estos por Izrael kiel roso; li ekfloros kiel rozo, li profundigos siajn radikojn kiel Lebanon.
-
6
|Oseas 14:6|
Liaj brancxoj disvastigxos, li estos bela kiel olivarbo, li bonodoros kiel Lebanon.
-
7
|Oseas 14:7|
Revenos tiuj, kiuj sidis en lia ombro; ili revivigxos kiel greno, ili floros kiel vinberbrancxo; li estos fama, kiel la vino de Lebanon.
-
8
|Oseas 14:8|
Ho Efraim, per kio interesas Min plue la idoloj? Mi auxskultos lin kaj gvidos lin; Mi estos kiel verda cipreso; cxe Mi oni trovos viajn fruktojn.
-
9
|Oseas 14:9|
Kiu estas sagxa, tiu komprenu cxi tion; kiu estas prudenta, tiu sciu cxi tion; cxar gxustaj estas la vojoj de la Eternulo, virtuloj iras sur ili, kaj malpiuloj falas sur ili.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5