-
-
Esperanto
-
-
7
|Oseas 9:7|
Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, cxu malsagxa estis la profeto, cxu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco.
-
8
|Oseas 9:8|
La gardisto de Efraim estis antauxe kun mia Dio; nun profeto metas kaptilojn sur cxiuj liaj vojoj, kaj malamo estas en la domo de lia Dio.
-
9
|Oseas 9:9|
Profunde ili malbonigxis, kiel en la tagoj de Gibea; Li rememoros iliajn malbonagojn, Li punos iliajn pekojn.
-
10
|Oseas 9:10|
Kiel vinberojn en la dezerto Mi trovis Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo en la komenco de gxia matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili iris al Baal-Peor, kaj konsekris sin al la hontindajxo, kaj farigxis abomeninduloj, kiel ilia amato.
-
11
|Oseas 9:11|
La honoro de Efraim forflugos kiel birdo; ne estos nasko, nek gravedeco, nek gravedigxo.
-
12
|Oseas 9:12|
Kaj se ili ecx edukus siajn infanojn, Mi tamen seninfanigos ilin, ke ili ne havu homojn; cxar ve al ili, kiam Mi forigos Min de ili.
-
13
|Oseas 9:13|
Efraim, kiel Mi vidas, estas plantita sur bela loko, kiel Tiro; tamen Efraim elirigos siajn infanojn al la mortiganto.
-
14
|Oseas 9:14|
Donu al ili, ho Eternulo, tion, kion Vi promesis doni; donu al ili ventron aborteman kaj mamojn sekigxintajn.
-
15
|Oseas 9:15|
Ilia tuta malboneco estas en Gilgal; tie Mi ekmalamis ilin; pro iliaj malbonaj agoj Mi elpelos ilin el Mia domo; Mi ne plu amos ilin; cxiuj iliaj princoj estas defalintoj.
-
16
|Oseas 9:16|
Efraim estas batita; ilia radiko sekigxis; ili ne plu donos fruktojn; ecx se ili naskos, Mi mortigos la karan frukton de ilia ventro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5